
Jurij Pavloviĉ German (1910–1967) estis klasikulo de la rusa sovetia literaturo. Li distingiĝis, unuflanke, per honesteco kaj sincereco, kaj aliflanke, per skrupula atento al detaloj de ĉiutaga vivo. Li multe laboris ankaŭ en kinarto kiel scenaristo. Oni opinias lin unu el la plej maldekstraj verkistoj de la sovetia epoko. La trilogio «La afero, al kiu vi servas» rakontas pri vivo de sovetia intelektularo en 1930-aj — 1950-aj jaroj, ne prisilentante ankaŭ la «tiklajn» aferojn de Stalinaj reprezalioj. Kelkaj herooj de la trilogio havas realajn prototipojn, kiujn persone konis la aŭtoro. Eventoj de la dua romano de la trilogio «La afero, al kiu vi servas» — «Kara mia homo» — okazas dum jaroj de la Granda Patruja milito. Dum la tuta milito la aŭtoro servis kiel milita korespondanto en la Norda Floto kaj priskribas en tiu ĉi romano sian personan sperton kaj observojn. Multaj epizodoj de la libro estis kreitaj surbaze de veraj faktoj (interalie la historio de la brita aviadisto, priskribo de la konvojoj). En la dua romano la protagonisto kirurgo Ustimenko trafas en partizanan taĉmenon, poste en frontan hospitalon, kie li operaciadas dum tutaj diurnoj... Grava vundo, renkontiĝoj kaj disiĝoj, perfido kaj fideleco—kio ajn okazu ĉirkaŭe, sed la protagonisto plu plej alte taksas la «aferon, al kiu li servas».